Back to Writings Page

 

The Egg

Written by Andy Weir

Translated by Manuel Giorgini

 

Vi estis revenanta hejmen, kiam vi mortis.

Temis pri aŭtokolizio. Io ne tre rimarkinda, sed ĉiukaze mortiga. Vi lasis edzinon kaj du filojn. Estis sendolora morto. Kuracistoj strebadis savi vin, sed vane. Kaj cetere, via korpo estis tiel disiĝinta, ke estis pli bone ĉi tiel, kredu al mi.

Kaj tiam, vi renkontis min.

"Kio, kio okazis?" vi demandis. "Kie mi estas?"

"Vi mortis", mi diris, rekte. Indis paroli klare.

"Mi vidis... kamionon, kaj mi subite..."

"Jes", mi diris.

"Mi... mi mortis?"

"Jes. Sed ne tristu je tio. Ĉiuj mortas", mi diris.

Vi ĉirkaŭrigardis. Estis nenio ajn, nur vi kaj mi. "Kie ni estas?" vi demandis. "Ĉu estas ia posta vivo?"

"Pli-malpli", mi diris.

"Ĉu vi estas dio?" vi demandis.

"Jes", mi respondis, "Mi estas Dio".

"Miaj filoj... mia edzino", vi ekdiris.

"Kio pri ili?"

"Ĉu ili plu vivos bone?"

"Jen tio, kion mi ŝatas vidi.", mi diris. "Vi ĵus mortis, sed via unua zorgo estas via familio. Tio estas tre bona".

Vi fascine rigardis min. Al vi, mi tute ne aspektis kiel Dio. Mi havis aspekton simple viran. Aŭ eble virinan. Kiel iuspeca aŭtoritatulo, eble. Pli simila al bazlerneja instruisto, ol al ĉionpovulo.

"Ne zorgu", mi diris. "Ili fartos bone. Viaj filoj memoros vin kiel perfekta, ĉiel ajn. Ili ne havis tempon por eksenti malaprobon al vi. Via edzino multe ploros, sed interne ŝi sentos malstreĉon. En honesteco, via geedziĝo estis detruiĝanta. Se tio konsolas vin, ŝi sentos grandan kulpon je sia malstreĉo".

"Ho", vi diris. "Do kio okazas nun? Ĉu mi iros al paradizo, aŭ infero, aŭ io simila?"

"Nek nek!" mi diris. "Vi reenkarniĝos."

"Ha", vi diris. "Do la hinduoj pravis".

"Ĉiu religio pravas siamaniere", mi diris. "Promenu kun mi"

Vi akompanis min, dum ni trairis la nenioecon. "Kien ni iras?"

"Nenien, vere", mi diris. "Estas bele promeni dum ni parolas".

"Do, kiu estas la fina celo?" vi demandis. "Kiam mi renaskiĝos, mi havos  blankan paĝon, ĉu ne? Mi estos infano. Do ĉiu mia sperto de mia lasta vivo ne plu gravos".

"Tute ne!" mi diris. "Vi jam havas ĉiujn konojn kaj spertojn de viaj antaŭaj vivoj. Vi simple ne memoras ilin ĝuste nun".

Mi haltis kaj prenis viajn ŝultrojn en miaj manoj. "Via animo estas pli granda, bela, kaj majesta, ol vi povas imagi. Homa menso povas nur teni etan frakcion de tio, kio vi estas. Estas kiel meti fingron en akvoglason por senti, ĉu la akvo estas varma aŭ malvarma. Vi metas etan parton de vi en la ujon, kaj kiam vi reprenas ĝin, vi gajnas ĉiun sperton, kiun ĝi havis.

"Vi estis homo dum la lastaj 48 jaroj, do vi ankoraŭ ne disstreĉiĝis por eksenti la ceteron de via senfina konscio. Tamen se ni restus ĉi tie sufiĉe longe, vi ekmemorus ĉion. Sed ne estas kialo por fari tion inter ĉiu vivo."

"Kiom da fojoj mi reenkarniĝis, do?"

"Ho, multajn. Multajn, kaj eĉ pli multajn. Kaj en multajn malsamajn vivojn", mi diris. "Ĉi-foje, vi estos ĉina kamparana knabino en la jaro 540 p.K."

"Kio, kio?" vi ekdiris. "Ĉu vi sendos min al pasinteco?"

"Nu, mi supozas ke jes, teknike. Tempo, kiel vi ĝin konas, nur ekzistas en via universo. Aferoj estas malsamaj tie, de kie mi venas"

"De kie vi... venas?" vi diris.

"Nu jes", mi klarigis. "Mi venas de ie. Ie alie. Kaj estas aliaj kiel mi. Mi scias ke vi volas scii pli, pri kio temas, sed sincere, vi ne komprenus".

"Ho", vi diris, iom trista. "Sed, se mi reenkarniĝas al aliaj lokoj kaj tempoj, eble mi renkontis min mem iam."

"Ha jes, certe. Tio okazas oftege. Kaj pro tio ke ambaŭ vivoj nur konscias pri si mem, vi eĉ ne ekkomprenas la okazon".

"Do kiu estas la fina celo?"

"Ĉu vere?", mi demandis. "Ĉu vere? Vi demandas al mi pri la celo de vivo? Ĉu ne tio estas iom kliŝa?"

"Nu, estas akceptebla demando", vi insistis.

Mi rigardis vin en la okuloj. "La celo de vivo, la kialo, kial mi konstruis ĉi tiun tutan universon, estas por ke vi maturiĝu".

"Ĉu vi celas homaron? Vi volas ke ni maturiĝu?"

"Ne, nur vi. Mi konstruis ĉi tiun tutan universon por vi. Per ĉiu nova vivo, vi kreskas kaj maturiĝas kaj vi fariĝas pli granda, pli bona intelekto".

"Nur mi? Kaj ĉiuj aliaj?"

"Estas neniu alia", mi diris. "En ĉi tiu universo, estas nur mi kaj vi".

Vi rigardis al mi strange. "Sed ĉiu homo en la tero..."

"Ĉiuj vi. Malsamaj enkarniĝoj de vi."

"Atendu. Ĉu mi estas ĉiuj?"

"Nun vi ekkomprenas!", mi diris, kaj gratule frapetis vian dorson.

"Ĉu mi estas ĉiu ajn homo kiu iam ajn vivis?"

"Aŭ vivos, jes"

"Ĉu mi estas Abraham Lincoln?"

"Kaj vi ankaŭ estas John Wilkes Booth", mi aldonis.

"Mi estas Hitler?" vi diris, kun teruro.

"Kaj vi estas la miliono da homoj, kiujn li mortigis."

"Mi estas Jesuo?"

"Kaj vi estas ĉiu, kiu lin sekvis".

Vi eksilentis.

"Ĉiun fojon, je kiu vi dolorigis iun, vi dolorigis vin mem. Ĉiun komplezon, kiun vi faris, vi faris al vi mem. Ĉiuj feliĉaj kaj tristaj momentoj, iam ajn pasigitaj de iu ajn homo, estis, aŭ estos, pasigitaj de vi."

Vi iom longe pensumis.

"Kial?", vi demandis al mi. "Kial ĉi tio?"

"Ĉar iam, vi fariĝos kiel mi. Ĉar tiel vi estas. Vi estas samspeca al mi. Vi estas mia filo".

"Hu!", vi diris nekredeme. "Ĉu vi celas, ke mi estas dio?"

"Ne, ankoraŭ ne. Vi estas feto. Vi plu kreskas. Kiam vi estos vivinta ĉiun homan vivon en ĉiu tempo, vi estos kreskiĝinta sufiĉe longe, por naskiĝi"

"Do, la tuta universo", vi diris, "estas nur..."

"Ovo", mi respondis. "Kaj nun estas tempo, por ke vi iru al via venonta vivo"

Kaj mi sendis vin tien.